Okaze de la Bretton Woods interkonsentoj, jam estis proponita de John Meynard Keynes, nome de Anglio, la ideo pri monda mono, la « bankor ». Sed, finfine estis elektita la Usona propono de Harry Dexter White. Tiel, la Usona dolaro iĝis la mono por rezervo kaj internaciaj interŝanĝoj, ĉar tiutempe Usono posedis 70 % el la monda or-stoko. Tiam, la mon-sistemo ankoraŭ apogis sin sur oro. Sed, ĉar tiu-ĉi troviĝis ĉe « Onklo Sam », nur la dolaro prezentis « fidindan valoron ». Oni ne forgesu ke unu el la tradiciaj funkcioj de mono estas valoraĵ-rezervo. Tio supozigas ke, kiam oni ŝparas monon, oni esperas ke ĝi havos almenaŭ saman aĉet-povon en la momento kiam oni uzos ĝin, eĉ jarojn poste. La usona dolaro donis tian sekurecon.
La konvertebleco de la dolaro estis forlasita en 1971, pro tio ke la tuta oro de Usono estis elirinta el Fort Knox, dum la 30 « gloraj jaroj (la jaroj post la 2a mond-milito.)». Tial, la lando troviĝis en malbona situacio kiam pluraj nacioj, kiel aparte Francio, petis ke iliaj dolaroj estu tuj konvertotaj al oro. Por iu ajn alia lando, tiu decido estigus fid-perdon je ĝia mono. Sed por Usono, la privilegia statuso de internacia devizo ebligis ke dolaro iĝis « as good as gold » (tiom bona kiom oro). Mirinda atuto ! Ĉu vi konscias ? Ne plu necesas materia (konkreta) etalono ; dolaro valoras per si-mem, nur pro sia specifeco. Tiel do, ekde 1971, oni taksas la devizojn unu kompare kun aliaj en la deviz-merkato. Se iu mono estas multe aĉetata, ĝia valoro pli-altiĝas ; se ĝi estas grand-kvante vend-proponata, ĝia valoro malpli-altiĝas.
Sendube, Dolaro spertis gravajn variadojn (fluktuadojn), sed la investantoj neniam perdis fidon je ĝi. Denove rimarkindas ke ĝia statuso de internacia devizo igas ĝin ĉie necesa, ĉefe ĉar oni negocas pri nafto per dolaro, same kiel pri plimulto de la internaciaj komercaj interŝangoj. Do, ĉiuj volas posedi da dolaro, kiun oni akiras ĉu per vendo de produktaĵoj eksterlanden, ĉu per aĉeto en la deviz-merkato.
Usono, nur bezonas emisii ĝin… Jen ĝuste la problemo kiun neniu preter-atentis sed pri kiu ĉiuj hipokrite fermis kaj daŭre fermas la okulojn. Jes, sed ĝis ia grado… ĉar la usona komerca bilanco iĝis ege deficita pro tio ke Usono fordonis al Ĉinio la produktadon de ordinaraj konsumeblaĵoj, kaj ĉar la ŝtato, dum la regado de Bush, daŭre pligravigis la buĝetan malprofiton, ĉefe por financi sian kampanjon kontraŭ terorismo. Tiel, la usona ŝuldo supren-flugis al pintoj ĝis nun neniam atingitaj : la bagatelo de preskaŭ 50 000 miliadoj se oni enkalkulas la ŝuldojn de la entreprenoj, de la familioj, de la financa sektoro, kaj de la ŝtato.
Kiel tio eblas ? Tutsimple ĉar la cetero de la mondo daŭre konsentas aĉeti dolarojn aŭ usonajn trezor- kuponojn. Fakte, la usona mono estas nun absolute senvalora sed ĉiuj estas lig-kaptitaj en ludo, kie ĉiu tenas la alian kaj reciproke ĉar se oni ekbojkotus la dolaron, ĝi tuj disfalus. Se ĝi disfalus, la ŝparmono de la tuta mondo forvaporiĝus pro tio ke la ŝtataj havaĵoj (reservoj) konsistas plejparte el dolaroj. Ĉu Ĉinio ŝatus perdi siajn 1300 miliardojn ? Kaj Sauda Arabio ? Kaj Japanio ? Kaj Eŭropo ?
Tiam, aldoniĝas la hipoteka krizo, la bankroto de la banksistemo, ĝia provo saviĝi per lavango de centoj da miliardoj. Tiuj-ĉi miliadoj, kompreneble, estas depruntitaj (kaj ni jam scias ke la krom-injektoj ne estos homeopatiecaj). Kaj necesas antaŭvidi pliajn elpezojn por eviti la tutan ruiniĝon de la ekonomi- sistemo… Jen en kiu kaĉo troviĝas la mondo : ŝtatoj superŝutataj de ŝuldoj, ŝanceliĝantaj ekonomioj, monsistemo interne koridita kaj referenca mon-unuo tute senvalora.
La demandon pri revizado de la monsistemo, oni ne plu ignoru. Ĝi estos la ĉefa diskut-temo baldaŭ en Londono (G20-kunveno, marto 2009). Kio rezultos el tio ? Tre inteligenta estas tiu kiu povus antaŭdiri, Tamen, la ideo pri referenca mond-mono anstataŭ la usona dolaro pluiras sian vojon. La ideo pri monda-mono kiu estiĝus laŭ la eŭro-modelo, surbaze de aro da signifaj devizoj, allogas ĉar ŝajnas prudente forlasi referencan devizon kiu pludaŭras nur arbitre. Sed sendube, la afero estos ja malfacila ĉar ĝi implicas ke Usono resignu pri atuto kiu grand-parte kontribuis al ĝia hegemonio super la mondo.
Do, ni ne klopodu prognozi pri kio okazos aŭ ne (en Londono), sed provu scii tion kio estas dezirinda. Ni ne forgesu ke mono estas nur ilo. Ĉu monda, ĉu ne, ĝi nur povos respeguli la modelon (paradigmon) kiu subtenas ĝin. Do, ĉio dependos de kiamaniere ni elpensos (pripensos) la organizadon de la mondo kaj tiam ni turnos nin ĉu al mono de la « fermita pugno », ĉu al mono de la « malfermita mano ».
La « fermita pugno », tio estas kuntiriĝo super akiraĵoj, volo konservi la nunajn reg-povojn, rifuzo konsideri ke la liberal-kapitalisma ideologio respondecas pri la « malsanoj » de la mondo kaj ne taŭgas por alfronti la defiojn de nia epoko. Ĉio tio kondukus al privata plu-regado de la mono far kartelo de privataj bankoj. Kompreneble, oni blufe enkondukos kelkajn kontrolojn, tien kaj tien ĉi kaj elvokos pli da travidebleco sed kiam la aŭtoritatoj estas juĝantoj kaj juĝatoj en tiu mondo regata de financa profito kaj strebado al prioritata plenumo de privataj interesoj, tiam oni verŝajne nur retropaŝos antaŭ la granda salto.
Sed la mispaŝo estas pordo malfermita al totalismo : privata mono en kunteksto de tutmonda ekonomia krizo kun, aldone, rezultoj de ekologia krizo, facile povas konduki al iompostioma starigo de totalisma sistemo, pravigita de la escepta situacio kaŭzita de tiuj krizoj. Kiam mankas la konscio, « fermita pugno » prem-falanta iĝas facila solvo. Sufiĉas vidi kiamaniere la flamo de la liberec-statuo rapide transformiĝis al klabo dum la Bush-administrado, nome de batalo kontraŭ terorismo ! « Donu al mi bonan kialon kaj mi tuj senigos vin je ĉiuj individuaj rajtoj ». Ĉu fikcio-politiko ? Vidante la ludon ludatan en la mondo dum la du lastaj jardekoj, estas pli ĝuste paroli pri « reality show » ! Popoloj kvazaŭ rimen-tenataj helpe de totalisma sistemo « pravigita »… kaj regado super la mono kiu ebligas decidi kiu posedos kaj kiu ne, jen metodo simpla kaj efika, ĉu ne ?
La "malfermita mano", tio estas kompreni ke neniu homo, eĉ riĉega, eĉ socie potencega, povas feliĉi kaj simple supervivi, se ni ne respectas la vivon kaj se ni ne enkalkulas unue la konunan bonon (bonfarton) ne nur je nacia sed ankaŭ je planeda nivelo. La malfermita mano, tio estas konsideri ke ĉiuj homoj senescepte rajtas dignan kaj feliĉigan vivon, kaj utiligi ĉiujn rimedojn por rapide atingi tiun celon. La malfermita mano, tio estas respekto al nia sola riĉaĵo : la Vivo sur nia tre malgranda planedo, nia « kultivenda ĝardeno ». La malfermita mano, tio estas meti la monon je la servo de plibonigo de la vivkvalito por ĉiuj. Tiel konceptita, monda mono povus esti beno. Je kiuj kondiĉoj ?
- La monda mono estus publika kaj ne privata, emisiata kaj mastrumata de organizo ligita al, ekzemple U.N.O., organizo en kiu ĉiuj Nacioj estus demokrate reprezentataj sen veto-rajto. Por pli da klareco, ni nomos ĝin « Monda Banko » (ne referencante, kompreneble, al tiu kiu tiel nomiĝas nun).
- La monda mono ne cirkulus. Ĝi estus nur referenc-mono ekskluzive interŝanĝebla inter la Monda Banko kaj la centraj bankoj de la diversaj landoj kaj mon-zonoj. Aldire, ĉiu lando plu uzus sian propran monon kiu havus konstantan kurzon rilate al la monda mono, kurzo decidebla kaj modifebla ekskluzive de la Monda Banko.
- La Monda Banko havus du funkciojn :
- ĜI estus la sola uzebla por la internaciaj interŝanĝoj. Internacie, la prezoj ĉiam estus difinitaj en monda mono, sed la agantoj en la ekonomia sfero, inkluzive de la ŝtatoj, estus debetataj aŭ kreditataj naci-mone laŭ la tiama kurzo.
- Ĝi estus ilo por financadi la naciajn kaj internaciajn projektojn (planojn) por ĉies profito. Por tion fari, oni povus emisii ĝin "ex nihilo" (el nenio), sen neceso pruntepreni kaj senintereze. Tiel oni povus komenci kaj rapide plenumi la plej ambiciajn projektojn :
1°) Por helpi ĉiun nacion atingi la kiel eble plej altan autonomecon en ĉiuj kampoj,
2°) Por transformi la metodojn de agrokultura kaj industria produktado, de transportoj, loĝado, energio, por akordi ilin kun ekologiaj postuloj,
3°) Por mon-helpi la sciencajn esplorojn,
4°) Ankaŭ por financi la esceptajn internaciajn sanitarajn agadojn.
Krom la sanitaraj agadoj kiuj postulas tujan intervenon, la aliaj projektoj je kolektiva intereso devus unue esti demokrate akceptitaj en la koncernaj landoj kaj poste aprobitaj de internacia komisiono kies tasko estus kontrolado de ekologia kosto kaj kongrueco de la projekto kun la ĉefaj elektoj de la monda politiko rilate al plibonigado de la viv-kvalito. Post aprobo, la kapitalo en monda mono estus disponigata en la centraj bankoj de la koncernataj landoj kaj la agantoj estus pagataj per nacia mono kreita laŭ la tiama kurzo. Krom esceptoj, por pli bone spur-sekvi la kapitalon kaj eviti ĉian misuzadon (fraŭdon), oni ne konfidus la monon al la profitontaj ŝtatoj.
Krom havigi al ni, mondnivele, financan ilon kiu ebligus akcepti la nuntempajn defiojn – eblecoj limigataj de niaj sciencoj, teknologioj kaj hom-rimedoj – tiu simpla sistemo ebligus :
1°) Respondi al la urĝaj problemoj sanitaraj, sociaj kaj ekologiaj,
2°) Doni al ĉiu enspezigan kaj senc-havan postenon efektive forigante malriĉ(ec)on kaj detruajn kromefikojn de senlaboreco, marĝeneco kaj ekskluziveco,
3°) Igi ne-ebla mon-spekuladon,
4°) Flankenlasi la fiskajn paradizojn, devigante ke internaciaj interŝanĝoj okazu tra-banke kaj mond- mone, ekskludante la bankojn sidantajn en fiskaj paradizoj,
5°) Liberigi la ekonomion kaj ĝiajn agantojn disde la devigo kreskadi. Efektive, ne plu necesus amasigi rezervojn por protekti sin aŭ por financi sian socian evaluadon (disvolviĝon) ĉar eblus trovi la financojn ĉe la Monda Banko, sen suldiĝi nek starigi kromajn impostojn.
Tio estas nur kelkaj gvid-linioj evidente ne-sufiĉaj. Sed la celo, ĉi tie, estis emfazi la gravan rolon de monda mono kiel taŭga ilo se ĝin akompanus politiko de la malfermita mano. Se ni, la civitanoj, tion volas kaj sciigas, tiam la ideo iam enkorpiĝos ĉar neniu potenco rezistas longtempe kontraŭ la volo de la popoloj.